Programo

La pasinta fojo kiam MEKARO okazis en Kingstono estis antaŭ 8 jaroj, en Majo 2011. Ni provos oferti allogajn vidindaĵojn por niaj vizitantoj. Espereble la programo plaĉos al vi.

Bonvolu kontroli la horaron por vidi nur la datumojn: datojn, horojn, adresojn, retadresojn kaj telefonnumerojn. Kelkaj programeroj estas provizoraj, kaj povus iom ŝanĝiĝi.


Sabate, la 18a de majo

Dum la frua posttagmezo

Partoprenantoj alvenos en Kingstono, kaj trovos sian vojon al la gastejoj.

Ni rekomendas la studentejon ĉe Queen's University. Ĉiu estas respondeca por aranĝi sian propran ĉambron en la loĝejoj. Bonvolu kontroli la detalojn pri loĝado. Ju pli baldaŭ oni mendas ĉambron, des pli bone.

David C. Smith House — Queen's University.
222 Stuart St
Kingston ON K7L 2W1

Eĉ se vi decidas tranokti en hotelo aliloke, la grupo kolektiĝos ĉe la komuna salono de la studentejo ĉe Queen's University.

Je la 15a PTM

Ni promenados tra la historia urbo, celante la urbocentron. Laŭ la vojo ni povos vidi, ekzemple, la kortuma domo, Frontenac County Court House. La kortuma domo estas nacia historia sito de Kanado, finkonstruita en 1858, kaj ankoraŭ funkcianta hodiaŭ.

Oni povas vidi detalegan foton ĉe GigaPan.




La promeno kulminos ĉe la urbodomo de Kingstono, la iama ĉefurbo de la tuta lando.

Oni povas eniri la urbodomon por viziti kaj esplori ĝin. La urbo ofertas ĉiĉeronojn senpage por montri al vizitantoj la urbodomon. Bedaŭrinde, la gvidataj vizitoj post la semajnfino kiam ni estos tie. Tamen, oni ankoraŭ rajtas fari memgvidatajn vizitojn.

Se vi volas lerni iom pri la urbodomo, la urba retej (cityofkingston.com) havas retpaĝon dediĉita al ĝia historio, inkluzivante serion de PDF dokumentoj pri ĝia kronologio, arĥeologiaj kaj konservaj planoj, kaj pli.

Pri la urbodomo de Kingstono

Je la 17a PTM

Vespero de babilado, amikumado kaj tempo en esperantujo.

Je la 17a, ni iros al ĉarma restoracio kaj trinkejo, The Red House (provizore). Tie ni vespermanĝos, bierumos kaj vesperumos.

“Ĉiuj el ni ĉe la Red House subtenas loke kreskitajn produktaĵojn, humane breditajn viandojn, kaj artistajn manĝaĵ-produktantojn.

Ni kredas ke nia loka manĝaĵo gustas pli bone kaj helpas subteni la komunumon en kiu ni vivas.”


Dimanĉe, la 19a de majo

Antaŭ la 9a ATM

Memzorga matenmanĝo.

Je la 9a ATM

Ni enaŭtiĝos kaj veturos eble 15 minutojn norde de la urbo, por viziti Kingston Mills.

Kingston Mills estas la loko de la unuaj kluzoj kiuj estas parto de la kluza sistemo de la Rideau kanalo, kiu kondukas boatojn de Kingstono al Otavo. Ĝi estas ĉarma subĉiela loko por promeni kaj ĝui la naturon.

Estas muzeo kaj picnikaj tabloj, kaj la kluzoj funkcios por movi boatojn preter la akvofaloj.

Ni eble ankaŭ iros al Little Cataraqui Creek Conservation Area. Ĉi tiu estas natura konservejo ne tro malproksima de Kingston Mills kiu havas plurajn piedpadojn, necesejojn, piknikajn tablojn, kaj eblecon lui kanuojn.

Je la 11:30 ATM

Ni reiros al la urbocentro por tagmanĝi.

Dianne's Fish Shack & Smoke House (provizore) estas apud la konfederacia parko kiu estas inter la urbodomo kaj la ĉefa haveno.

Je la 14a PTM

Post nia tagmanĝo, ni marŝos tre mallongan distancon, trans la parkon, al la kajoj de la haveno. De tie ni enŝipiĝos por tri-hora krozo tra la famaj 1000 insuloj.

La specifa krozo nomiĝas "Koro de la Insuloj."

“La mond-fama 1000 Insuloj komencas en Kingstono kaj situas tra la tuta vasto de la Sankta Laŭrenca Rivero je mejloj. Nia vojo sur la tri-etaĝa Insula Reĝino (Island Queen) vindiĝas inter la malgrandaj dometaj insuloj de la Admiraleca grupo, kiu inkluzivas la Ĉapelo de Napolean, la Kanalo de la Vaganto, la Bateau-Kanalo, la luksega Mandalay Domego kaj aliaj historiaj vidindaĵoj de Kingstono.”

Legu pli pri la krozo je la oficiala retejo.