Loĝado

Ni ne havas oficialan amasloĝejon, do necesas, ke ĉiu partoprenonto aranĝu sian propran loĝadon. Pluraj hoteloj troviĝas en Hamiltono, aparte en la urbocentro. Jen niaj sugestoj:

Sheraton Hamilton Hotel

Ni negocis gruptarifon de 129$ por ĉiu el la du noktoj de la 20a kaj 21a de Majo ĉe Sheraton Hamilton Hotel. La gruptarifo validas ĝis 17:00 je la 23a de Aprilo 2017. (Etendita de la originala dato, 20a de Aprilo.)

Por rezervi ĉambron, iru al la rezerva retejo de la hotelo por MeKaRo, aŭ telefonu al la 24-hora senpaga rezerva numero de la hotelo — 1-888-627-8161 — kaj petu la grupblokon “Esperanto Conference”. Se vi deziras alveni al la hotelo antaŭ sabato, la 20a de Majo, aŭ foriri post lundo, la 22a de Majo, kontaktu la rezervan oficejon de la hotelo rekte ĉe 905 317-4519 aŭ reservations@sheratonhamilton.com.

Parkumado estas disponebla subgrunde ĉe la hotelo kontraŭ po 12.50$ nokte.

La hotelo troviĝas ĉe 116 King Street West en Hamiltono. Ĝi estas nur 650 metroj piede de la Hamilton GO Centre — al kiu oni povas veturi facile per trajno aŭ buso de multaj lokoj en la granda regiono de Toronto kaj Hamiltono — aparte de la stacio Union en la centro de Toronto.

Hamilton GuestHouse

Hamilton GuestHouse estas junulara gastejo en la centro de Hamiltono ĉe 158 Mary Street. Ĝi estas tre malgranda, do rezervu ĝin frue, se vi deziras gasti tie.

Tendumado ĉe la familio Taylor

La familio Taylor havas lokon en sia ĝardeno, kie junuloj povus tendumi senpage, se iuj deziras. Ili loĝas proksimume unu horon de Hamiltono per aŭto, kaj havas spacon por ĝis kvar tendoj. Ili povas pruntedoni tendojn, sed necesus demandi ilin pri tio unue, ĉar ili eble ne havos sufiĉe da tendoj por ĉiuj. Ĉiuokaze oni povas alporti sian propran tendon.

Por tendumi ĉe ili oni bezonas sendependan transporton al ilia hejmo, ĉar ilia aŭto ne estas sufiĉe granda por veturigi gastojn aldone al la familio. Notu, ke ili havas katon kaj hundon, okaze ke vi havas alergiojn aŭ timojn.

Se vi interesiĝas, kontaktu John Taylor ĉe badijet@gmail.com.