MeKaRo 2015
Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto

Bonvenon al la retejo de la pasinta MeKaRo, kiu okazis en Toronto, Ontario, de la 16a ĝis la 18a de Majo 2015. Ĝin organizis la Esperanto-Rondo de Toronto.

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e. la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario.

La venonta MeKaRo okazos en Granbeo, Kebekio, de la 21a ĝis la 23a de Majo 2016. Ĝin organizos la Esperanto-Societo Kebekia.

Legu pri la historio de MeKaRo en Vikipedio.

Granbeo

Granbeo estas urbo en Montereĝio, en la turisma regiono de la Orientaj kantonoj.

Simila evento

La Urba Semajnfino estas Esperanto-evento, kiun ĉiuj povas organizi en ajna Nord-Amerika urbo. Lernu kiel vi mem povas organizi ĝin en via regiono!